La sendependa mara regno sur la antikva insulo Ĝeĝu(濟州)
TAMLA(耽羅)
Redaktita kaj tradukita de Cezaro
Legendo de Tamla
En la komenco de la mondo, ne estis ia homo. Tiam tri dio-uloj elteriĝis. La unua nomiĝis Jang-ulna(良乙那), la dua Go-ulna(高乙那), kaj la tria Bu-ulna(夫乙那). La tri dio-uloj ĉasis bestojn, manĝis ilin, kaj vestis sin per iliaj ledoj. Iun tagon granda skatolo vagis sur la maro kaj atingis la orientan marbordon. Ĵus kiam ili vidis ĝin, ili iris tien kaj malfermis ĝin. En ĝi, estis unu heroldo, tri fraŭlinoj, dombestoj kiel ĉevalidoj kaj bovidoj, kaj kvin semaĵoj. La heroldo diris, ke laŭ la ordono de sia reĝo ili venis el Japanio por edziniĝi kun tri dio-uloj de la okcidenta maro. Do tri dio-uloj kaj tri fraŭlinoj laŭvice geedziĝis, kaj decidis respektive preni sian propran teron por vivi. Komence ili semis kvin semaĵojn kaj bredis dombestojn, rezulte iom post iom riĉiĝis kaj ankaŭ iliaj praidoj prosperis.
Post dek kvin generacioj, estis tri fratoj, Go Hu(高厚), Go Ĉong(高靑) kaj la plia. Ili faris ŝipon, transiris la maron, kaj atingis Tamĝin(耽津, nuna Gangĝin(康津)). Tiam estis kiam Sinla(新羅) plej floris. Ili vizitis la kortegon de Sinla, kaj ĝia reĝo tiel ĝojiĝis ke li nomumis la unuan Regnestro(星主), la duan Princo(王子), kaj la tria Done(都內). Ili revenis al Tamla kun multaj donacoj donitaj de la reĝo. Ekde tiam iliaj praidos pli kaj pli prosperis. Poste la klano Go(高) fariĝis la Regnestro, la klano Jang(良→梁) la Princo, kaj la klano Bu(夫) Dosang(徒上). - Historio de Gorjo(高麗史)
Bekĝe
(En aprilo de 476) Ĉar la regno Tamla unue tributis al la regno Bekĝe(百濟), la reĝo Munĝu(文周王) ĝojiĝis kaj nomumis la senditon de Tamla Unsol(恩率, la tria rango en Bekĝe).
(En aŭgusto de 498) La reĝo Dongsong(東城王) iris mem al la provinco Muĝin(武珍州, la nuna urbego Gŭangĝu(光州廣域市)) por konkeri la regnon Tamla, ĉar ĝi nek tributis ion nek pagis imposton al Bekĝe. Informite de la novaĵo, Tamla sendis senditon por peti pardonon, kaj Dongsong ĉesis prepari la militon. Tamla nomiĝis ankaŭ Tammora(耽牟羅). - Historio de la Tri Regnoj(三國史記)
(En decembro de 508) Tamla de la suda maro establis oficialan rilaton(aŭ aliancon) kun Bekĝe. - Kroniko de Japanio(日本書紀)
Ĉinio
(En 589) Unu militŝipo de la dinastio Sui(隋) drivis ĝis la regno Tamla. Kiam ĝi reiris al la hejmlando, ĝi trapasis la landlimon de la regno Bekĝe. - Libro de Sui(隋書)
(En aŭgusto de 661) Tamla sendis senditon al la dinastio Tang(唐) por tributi. Ĝi troviĝis sur monta insulo, kiu estas en la maro antaŭ Muĝu(武州, nuna Gŭangĝu) de Sinla. Ĝi estis ĉiuflanke ĉirkaŭata de maroj, kaj surŝipe veturis kvin tagojn norden ĝis Bekĝe. La familinomo de ĝia reĝo estis Juri(儒李), kaj lia antaŭnomo Dora(都羅). Tie ne estis remparo, kaj iliaj domoj estis konstruitaj per rondaj muroj kaj pajlaj tegmentoj. Estis ok mil familioj(戶口), kaj ili konsistis el kvin triboj. Ili havis arkojn, glavojn, ŝildojn kaj lancojn, sed scipovis nek legi nek skribi. Ili kredis je spiritoj, kaj subordiĝis al Bekĝe. - Institucia Historio de Tang(唐会要)
La reĝo de Tamla, Juri Dora(儒李都羅), sendis senditon al la dinastio Tang. Ĝi troviĝis sur insulo, kiu estis sude de Muĝu(武州) de Sinla. Ilia kutimo estis naiva kaj humila. Ili vestis sin per haŭtoj de grandaj porkoj. Somere ili vivis en domoj el ledoj, kaj vintre en domoj kiel kavernetoj. Kvin grenoj kreskis tere, tamen ili ne scipovis uzi bovojn por kultivi, do anstataŭe uzis ferrastilojn. Antaŭe Tamla submetiĝis al Bekĝe, sed poste al Sinla. - Nova Libro de Tang(新唐書)
Antikva Japanio
(En majo de 661) Tamla unue sendis la princon Apagi(阿波伎) al Japanio por tributi.
(En augŭsto de 665) Tamla sendis senditon.
(En januaro de 666) Tamla sendis la princon Gojo(姑如) por tributi.
(En julio de 667) Tamla sendis Ĝŭapjong(佐平, tiama altrango de Tamla), Jomma(椽磨), por tributi. (En novembro, supermonato en la luna kalendaro) Japanio donis al li multe da silko kaj katuno, dudek ses hakilojn, sesdek kvar falĉilojn, kaj sesdek du tranĉilojn.
(En marto de 669) Tamla sendis la princon Gumagi(久麻伎) por tributi. (Post unu semajno) Japanio donis al la reĝo de Tamla kvin semaĵojn, kaj la princo reiris al Tamla.
(En junio de 673, supermonato en la luna kalendaro) Tamla sendis la princon Gumaje(久麻藝)*, Dora(都羅), Uma(宇麻) por tributi. (En augŭsto) Japana imperiestro ordonis al ili reiri, ĉar li ne invitis ilin al la ĉefurbo. Laŭ la ordono de la imperiestro, Dazaifu(大宰府, antikva regiona registaro en nuna norda Kjuŝu) donis al la reĝo de Tamla kaj liaj senditoj la rangon Daiocuĵo(大乙上, la dek naŭa rango en Japanio). Ili baldaŭ reiris de Cukuŝi(筑紫, en nuna Fukuoka) al Tamla.
(En augŭsto de 675) La princo Gumagi(久麻伎), kiu estas la sendito de Tamla, venis al Cukuŝi por tributi. (En septembro) La reĝo de Tamla, Gojo(姑如), vizitis Naniŭa(難波, tiama ĉefurbo en nuna Osaka)-n. (En februaro de 676) Japanio donis al la gastoj de Tamla unu ŝipon. (En julio) Ili reiris al Tamla.
(En augŭsto de 677) Tamla sendis la princon Dora(都羅) por tributi. (En januaro de 678) La Tamla-ano iris al la ĉefurbo.
(En septembro de 679) La japanaj senditoj, kiuj estis senditaj al Tamla, revenis kaj eniris la kortegon por saluti(aŭ raporti).
(En oktobro de 684) Japanio sendis du senditojn al Tamla. (En augŭsto de 685) Ili revenis de Tamla.
(En augŭsto de 688) La reĝo de Tamla sendis Ĝŭapjong(佐平), Gara(加羅), por tributi. (En septembro) La japana regiona registaro donis feston al li kaj lia kunuloj en Cukuŝi-Murocumi(筑紫館, la gastiga konstruaĵo por fremda senditaro en Cukuŝi) kaj disdonis donacojn al ili respektive.
(En novembro de 693) Japanio disdonis donacojn al la princo de Tamla kaj Ĝŭapjong(佐平) respektive. - Kroniko de Japanio(日本書紀)
* -Gi(伎) kaj -Je(藝=芸) sonas preskaŭ same kiel Gi(ぎ) kaj Gei(げい) en la japana, do oni eble supozas ke Gumagi kaj Gumaje estus la sama homo.
Sinla
(En februaro de 662) La regnestro(國主) de Tamla, kies rango estas Ĝŭapjong(佐平, la unua rango en Bekĝe), kun subuloj kune venis al la pramejo(津) Dong-um(冬音, la nuna gubernio Gangĝin(康津郡)) kaj submetiĝis al la regno Sinla. Ekde ĉirkaŭ 620, Tamla subordiĝis al la regno Bekĝe, do uzis la rangon Ĝŭapjong(佐平) de Bekĝe. Tamen de ĉi tiam, ĝi komencis subordiĝi al Sinla.
(En februaro de 679) Sinla sendis senditon al la regno Tamla por kontroli ĝin.
(En oktobro de 801) La regno Tamla sendis senditon al Sinla por tributi. - Historio de la Tri Regnoj(三國史記)
Gorjo
(En novembro de 925) Tamla tributis lokajn produktojn al Gorjo. - Historio de Gorjo(高麗史)
(En januaro de 929) Sinla-anoj(fakte Postaj Bekĝe-anoj sub Ĝinhŭon(甄萱)) venis al Tamla por komerci per markreskaĵo, sed akcidente drivis ĝis Cuŝima de Japanio. - Epitomo de Japana Historio(扶桑略記)
(En decembro de 938) La kronprinco(太子) de la regno Tamla, Mallo(末老), vizitis la kortegon de Gorjo. Gorjo nomumis la du estrojn de Tamla respektive Regnestro(星主) kaj Princo(王子) kiel titoloj por regantaro de Tamla. - Historio de Gorjo(高麗史)
La unuaj regnestro kaj princo estis Go Ĝagjon(高自堅) kaj Jang Gumi(梁具美). - Enciklopedio pri la Geografio de Koreio(新增東國輿地勝覽)
Takla(乇羅) estis alia nomo de Tamla. - Kronikoj de la Historio de Gorjo(高麗史節要)
Tamla estas subalianco de Gorjo(高麗). - Historio de Yuan(元史), Mongola Imperio
La monto Hanla(漢拏山) troviĝas sude de la ĉefvilaĝo de Tamla. Ĝiaj alinomoj estas Dumuak(頭無岳) kaj Ŭonsan(圓山). Estas granda lageto sur ĝia pinto.
Estis tri marvojoj de la tero al Tamla. Oni veturis sep tagojn de Naĝu(羅州), tri tagojn de Henam(海南), kaj same tri tagojn de Tamĝin(耽津) ĝis la insulo Ĉuĝa(楸子島). Ĉiuj ŝipoj devis trapasi ĉi tiun insulon al Tamla. - Historio de Gorjo(高麗史)
Historio post la regno Tamla
En 1104, Gorjo mallevis Tamla-n de la regno(國) al la gubernio(郡). En ĉirkaŭ 1150, Tamla denove fariĝis la distrikto(縣), kiu estas pli malgranda ol gubernio. Kaj probable en 1223, Gorjo unue nomis ĝin Ĝeĝu(濟州), kiu signifas teron trans maro. En 1270, Tri Specialaj Gardfortoj(三別抄) okupis la insulon Tamla, kaj post kvar jaroj(1274), laŭ la ordono de la reĝo, la ĉefgeneralo Gim Banggjong(金方慶) ŝipe iris al Tamla kun la armeo de Mongola Imperio kaj venkis ilin. Ekde tio Mongola Imperio plurfoje provis posedi Tamla-n, tamen Gorjo obstine persistis, ke ĝi estas teritorio de Gorjo. Post kiam Mongola Imperio kaj Gorjo ambaŭ pereis, ankaŭ Tamla perdis sian propran nomon kaj finfine tute fariĝis nur Ĝeĝu(濟州) sub la dinastio Ĝoson(朝鮮).
'Semajna Historio' 카테고리의 다른 글
| (충주고구려비) La Monumento de Gogurjo en Ĉungĝu (0) | 2026.03.25 |
|---|---|
| (광개토왕릉비) La Steleo de la reĝo Gŭanggeto (0) | 2026.03.24 |
| 오늘날 에스페란토와 그 현실 (2) | 2026.02.23 |
| TERPOMO(감자) de Kim Dong-In(김동인) (3) | 2026.02.09 |
| Esperanto-Angla Vortareto (3) | 2026.01.17 |