Ĉevalo tradicie estis grava en Azio, aparte en Korea Duoninsulo. Ŝajne ĉar koreoj estas posteuloj de rajda nacio. El praaj landoj de Koreio, troviĝis Mahan(馬韓), kiu signifas ĉevalan landon, kaj el kvar grandaj triboj de la regno Bujo(夫餘), la unua estis Maga(馬加), t.e. ĉevala tribo. En antikvaj socioj oni donacis bonegan ĉevalon kiel honoraĵon. Kiam diservis, oni kutime oferdis ĉevalon kiel oferaĵon.

Normale ĉevaloj estis uzataj por porti aferojn, kaj en batalkampo ili fariĝis utilaj armiloj. Tial ĉiam estis tre grave por venko, ke nia armeo rabi ĉevalojn de sia malamiko. Krome en tiuj socioj herooj ofte nomiĝis homoj kun bonaj rajdado kaj sagpafado. Ekzemple Ĝumong(朱蒙) povis fondi sian landon, Gogurjo(高句麗), ĉar li estis tre lerta je ĉasado sur ĉevalo.

Kelkaj antikvaj landoj kiel Bujo kaj Gogurjo, delonge posedis regnajn paŝtejojn. Laŭ historia rekordo, tiama samtempa lando kun ili, Sinla(新羅), havis almenaŭ 174 paŝtejojn tutlande. En Korea Duoninsulo famaj estis malgrandaj ĉevaloj, alinome Gŭahama(果下馬), ĉar ili estis tiel malaltaj kiel oni povis pasi eĉ sub fruktarboj surrajdante ilin sed ankaŭ fervoraj sufiĉe por porti aferojn longe.
Ĉevaloj ankaŭ montris komencon kaj finon de antikvaj koreaj landoj. Kiam la fondinto de Sinla naskiĝis, ĉevalo genuiĝis por servi apud li, kaj ĵus antaŭ la falo de Bekĝe(百濟), granda ruĝa ĉevalo aperis en tiea templo kaj post iom da tempo malaperis kvazaŭ por funebri. Tiuj kazoj rilataj al ĉevaloj simbolas historiajn grandmomentojn en Koreio.
'Semajna Historio' 카테고리의 다른 글
| Esperanto-Angla Vortareto (3) | 2026.01.17 |
|---|---|
| Milita Taglibro de Ji Sunsin (亂中日記) (0) | 2025.12.30 |
| Antikvaj Poemoj en Koreio (0) | 2025.12.26 |
| Sol Gjedu(薛罽頭), kiu supersaltis sian socian limon (0) | 2025.12.23 |
| Gansu(强首), la Frutempa Kleristo de Sinla (0) | 2025.12.17 |