
※ Ĉi tiu "..." signifas, ke la literoj sur la steleo jam neniiĝis.
Iam nia fondpatro, la reĝo Ĉumo(鄒牟王, alinome Ĝumong(朱蒙)), fondis la landon. Li naskiĝis en Norda Bujo(北夫餘). Li estis filo de la patro, Ĉiela Dio(天帝, aŭ lia filo Hemosu(解慕漱)), kaj lia patrino estis filino(Juhŭa(柳花)) de Habek(河伯, la dio de riveroj). Eloviĝante, li descendis en la mondon, t.e. li estis sankta ekde sia naskiĝo. … Kiam li iris suden, li renkontiĝis kun la rivero Eomlidesu(奄利大水). Ĉe ĝia bordo, li diris.
“Mi estas Ĉumo, kiu estas filo de Ĉiela Dio, kaj mia patrino estas filino de Habek. Mi petas, ke kanoj ligiĝu kaj testudoj elakviĝu.”
Kaj tuj kanoj ligiĝis kaj testudoj elakviĝis. Tial li povis transpasi ĝin. Li konstruis kastelon sur la okcidenta monto de Holbon(忽本) en la valo Birju(沸流谷) kaj faris ĝin sia ĉefurbo. Sed ĉar li malŝatis la sekularan reĝecon, poste orkolora drako estis sendita por bonvenigi lin. En la orienta monteto de Holbon, li ascendis al la ĉielo piedpaŝinte la kapon de la drako.
Laŭ lia testamento, la tronheredinta reĝo Jurju(儒留王) bone disvolvis la regadon, kaj serie la reĝo Deĝurju(大朱留王) tronis.
Post dek sep generacioj, la grandega reĝo Gŭanggeto surtroniĝis, kiam li estis dek ok jaraĝa. Li faris sian erao-nomon Jongrak(永樂). Lia favoro estis ege kontentiga, kaj liaj digno kaj potenco etendiĝis larĝe en la mondo. … La popolo povis labori komforte. La lando riĉiĝis, ĝiaj popolanoj prosperis, kaj la grenoj plene kreskis. Tamen ĉar la ĉielo estis tro senkompata, li mortis je tridek naŭ jaraĝa. En la dudek naŭa de septembro, 414, lia korpo estis portita al la monta tombo, kaj ni starigis la steleon por montri liajn meritojn. Jen ili.
La kvinan jaron de Jongrak(395), ĉar Perjo(稗麗) ne …, nia reĝo mem konkeris ilin. Trairinte Busan(富山), k.t.p., li atingis Jomsu(鹽水). Li venkis ses aŭ sep cent tendarojn de tri vilaĝegoj, kaj batalakiris multe da bovoj, ĉevaloj, kaj ŝafoj. Poste li ekrevenis. Laŭ Jangpjongdo(襄平道), orienten tra Husong(候城), Rjoksong(力城), Bukpung(北豊), kaj Obihe(五備海), li ĉirkaŭrigardis la landon kaj la limon, kaj post ĉaso fine revenis.
Bekĝan(百殘, Bekĝe) kaj Sinla(新羅) origine estis niaj vasalaj ŝtatoj, kaj do ili delonge tributis al ni. Sed en 391, Ŭa(倭, aŭ Jamato, t.e. antikva japanio) transvenis maron kaj venkis Bekĝan, orienten … kaj koloniigis Sinla-n.
La sesan jaron(396) nia reĝo mem … konkeris Bekĝan regnon. Nia soldatoj … konkeris multnombrajn kastelojn kiel Njongpal(寧八城), Gomoro(臼模盧城), Gakmoro(各模盧城), Ganhori(幹弖利城), Gakmi(閣彌城), Moro(牟盧城), Misa(彌沙城), Adan(阿旦城), Gori(古利城), Ĝapĝin(雜珍城), Ori(奧利城), Gumo(句牟城), Gosujara(古須耶羅城), Ĝon(瑑城), Eori(於利城), Nongme(農賣城), Duno(豆奴城), Miĉu(彌鄒城), Jari(也利城), Tesanhan(太山韓城), Soga(掃加城), Donbal(敦拔城), Sanna(散那城), Nadan(那旦城), Se(細城), Moru(牟婁城), Uru(亐婁城), Sohoi(蘇灰城), Jonru(燕婁城), Sokĝiri(析支利城), Mi(味城), Ĉuiĉu(就鄒城), Gomoru(古牟婁城), Junno(閏奴城), Gŭanno(貫奴城), Samjang(彡穰城), Guĉon(仇天城), k.t.p., kaj … ĉefkastelon(國城). Sed Bekĝan ne obeis kaj sentime elveninte kontraŭbatalis nin. Nia majesta reĝo ege koleris kaj sendis la armeon trans Arisu(阿利水) por ataki ĝian kastelon. … atakis la mezon … sieĝis la kastelon, do la reĝo de Bekĝan fariĝis konfuza kaj urĝa. Oferante mil homojn kaj multe da katunoj, li genuiĝis antaŭ nia reĝo kaj promesis, ke li iĝos nia sklavo por ĉiam. Nia reĝo favore pardonis lian kulpon, kaj ankaŭ li ree obeis kaj sekvis nin. Tiel nia reĝo konkeris kvindek ok kastelojn kaj sep cent vilaĝojn, kaj revenis kun pli juna frato de la reĝo de Bekĝan kaj dek kortegestrojn.
La okan jaron(398) nia reĝo ordonis sendi unu trupon por kontroli la teron kaj la valon de Suksin(肅慎). Poste baldaŭ kaptis ĝian tri cent homojn en la valo de Gatera(加太羅谷), k.t.p. Ekde tio, ĝi tributis al ni kaj konsiliĝis kun ni.
La naŭan jaron(399) Bekĝan ne plenumis ĝian promeson kaj konspiris kun Ŭa. Kiam nia reĝo kontroliris al Pjongjang(平穰), la sendito de Sinla venis kaj diris.
“Ŭa-noj plenege venis ĝis nia landlimo, kaj provis rompi la ĉirkaŭfosaĵon de la kastelo por subigi nin. Ni submetiĝos al via reĝa moŝto, do bonvolu savi nin.”
Nia humana reĝo admiris lian fidelecon, reirigis la senditon, kaj … planis militan operacon.
La dekan jaron(400) la reĝo sendis entute kvin dek mil soldatojn por savi Sinla-n. Kiam ili atingis Sinla kastelon(新羅城) tra Namgo kastelo(男居城), tie jam estis plenplena je Ŭa-noj. Sed nia granda armeo alvenis kaj la malamikoj tuj retiriĝis. … ni postkuris ilin ĝis Ĝongbal kastelo(從拔城) de Imna Gara(任那加羅), kaj la kastelo baldaŭ kapitulacis al ni. … la garnizono(戍兵) de Anla(安羅人) … En la pasinteco, la reĝo de Sinla mem neniam venis por konsiliĝi kun ni, sed la reĝo Gŭanggeto …
La dek kvinan jaron(404) Ŭa malobeis nin kaj invadis la limon de Debang(帶方). … Du armeoj koliziis. La reĝa armeo okupis gravan ejon kaj alsaltis ilin, do Wa-malamikoj(倭寇) malvenkis kaj ilia plejmulto mortis.
La dek sepan jaron(407) la reĝo ordonis sendi entute kvin dek mil soldatojn … forviŝis ilin, kaj batalakiris dek mil kirasojn kaj multe da provizaĵoj kaj armiloj. Revenante ili konkeris kelkajn kastelojn kiel Sagu(沙溝城), k.t.p.
La dudekan jaron(410) la reĝo mem komencis militiron kontraŭ Orienta Bujo(東扶餘), ĉar ĝi lastatempe perfidis nin kaj ne plu tributis al ni kvankam ĝi delonge estis nia vasala ŝtato. Kiam lia armeo atingis Jo kastelon(餘城), ĉiuj ili surpriziĝis … Fine lia armeo revenis. Tiam nin postvenis kvin Aproj(鴨盧) kiel Miguru(味仇婁鴨盧), Bisama(卑斯麻鴨盧), Tasaru(椯社婁鴨盧), Suksasa(肅斯舍鴨盧), k.t.p. Entute ni konkeris sesdek kvar kastelojn, mil kvar cent vilaĝojn.
Jen la familia listo(烟戶) de la tombogardistoj(守墓人). La popolo de Megujo(賣句余): du familioj de Gukjon(國烟) kaj tri familioj de Ganjon(看烟). Donghega(東海賈): respektive tri familioj, kvin familioj. Don kastelo(敦城): kvar familioj de Ganjon. Ul kastelo(亐城): unu familio de Ganjon. Biri kastelo(碑利城): du familioj de Gukjon. Pjongjang kastelo(平穰城): unu familio de Gukjon kaj dek familioj de Ganjon. Ĝarjon(訾連): du familioj de Ganjon. Beruin(俳婁人): unu familio de Gukjon kaj kvardek tri familioj de Ganjon. ▨gok(▨谷): do familioj de Ganjon. ▨ kastelo(▨城): du familioj de Ganjon. Anburjon(安夫連): dudek du familioj de Ganjon. ▨gok(▨谷): tri familioj de Ganjon. Sin kastelo(新城): tri familioj de Ganjon. Namso kastelo(南蘇城): unu familio de Gukjon.
Jen la familia listo de la novuloj de Han kaj Je(新來韓穢). Sasu kastelo(沙水城): unu familio de Gukjon kaj unu familio de Ganjon. Moru kastelo(牟婁城): du familioj de Ganjon. Dubiapĝam(豆比鴨岑): kvin Han(韓) familioj de Ganjon. Gumogekdu(勾牟客頭): du familioj de Ganjon. Goĝo(求底): unu Han familio de Ganjon. Saĝo kastelo(舍蔦城): tri Han-Je(韓穢) familioj de Gukjon kaj dudek unu familioj de Ganjon. Gosujara kastelo(古須耶羅城): unu familio de Ganjon. Gjonggo kastelo(炅古城): unu familio de Gukjon kaj tri familioj de Ganjon. Gekhjon(客賢): unu Han familio de Ganjon. Adan kastelo(阿旦城) kaj Ĝapĝin kastelo(雜珍城): entute dek familioj de Ganjon. Pano kastelo(巴奴城): naŭ Han familioj de Ganjon. Gumoro kastelo(臼模盧城): kvar familioj de Ganjon. Gakmoro kastelo(各模盧城): du familioj de Ganjon. Mosu kastelo(牟水城): tri familioj de Ganjon. Gan▨ri kastelo(幹▨利城): unu familio de Gukjon kaj tri familioj de Ganjon. Miĉu kastelo(彌鄒城): unu familio de Gukjon kaj sep familioj de Ganjon. Jari kastelo(也利城): tri familioj de Ganjon. Duno kastelo(豆奴城): unu familio de Gukjon kaj du familioj de Ganjon. Ori kastelo(奧利城): du familioj de Gukjon kaj ok familioj de Ganjon. Suĉu kastelo(須鄒城): du familioj de Gukjon kaj kvin familioj de Ganjon. Bekĝannamgohan(百殘南居韓): unu familio de Gukjon kaj kvin familioj de Ganjon. Tesanhan kastelo(太山韓城): ses familioj de Ganjon. Nongme kastelo(農賣城): unu familio de Gukjon kaj sep familioj de Ganjon. Junno kastelo(閏奴城): du familioj de Gukjon kaj dudek du familioj de Ganjon. Gomoru kastelo(古牟婁城): du familioj de Gukjon kaj ok familioj de Ganjon. Ĝon kastelo(瑑城): unu familio de Gukjon kaj ok familioj de Ganjon. Mi kastelo(味城): ses familioj de Ganjon. Ĉuiĝa kastelo(就咨城): kvin familioj de Ganjon. Samjang kastelo(彡穰城): dudek kvar familioj de Ganjon. Sanna kastelo(散那城): unu familio de Gukjon. Nadan kastelo(那旦城): unu familio de Ganjon. Gumo kastelo(句牟城): unu familio de Ganjon. Eori kastelo(於利城): ok familioj de Ganjon. Biri kastelo(比利城): tri familioj de Ganjon. Se kastelo(細城): tri familioj de Ganjon.
Kiam la reĝo Gŭanggeto vivis, li diris.
“Miaj praavoj kaj eksreĝoj kutime igis nur Gogurjo-anojn gardi kaj purigi la tombojn. Sed mi timas, ke ili post nelonge laciĝos kaj fine elĉerpiĝos. Se vi aranĝos tombogardistojn por mia tombo post mia morto, mi volas, ke vi aranĝu nur homojn de Han(韓) kaj Je(穢), kiujn mi mem akiris dum la militoj.”
Laŭ lia volo, ni aranĝis ducent dudek familiojn de Han kaj Je. Tamen, ĉar ni ankaŭ timas, ke ili ankoraŭ ne kutimiĝis al la tombogardo, ni aldonis cent dek familiojn de nia popolo. Ili entute estas tridek familioj de Gukjon kaj tricent familioj de Ganjon.
En la pasinteco, ĉar ne estis iaj steleoj antaŭ la reĝaj tomboj, la familioj de la tombogardistoj miksiĝis kaj fine senordiĝis. Do la reĝo Gŭanggeto ordonis starigi la steleojn antaŭ la tomboj de la praavoj kaj eksreĝoj kaj surskribi la familian liston de la tombogardistoj por ne miksiĝi erare. Li ankaŭ aldonis.
“Ekde nun ne permesu, ke iu vendu la tombogardistojn, kaj eĉ ia riĉulo aĉetu ilin. Punu tiun, kiu ne plenumas ĉi tiun regulon, kaj farigu tiun, kiu aĉetis ilin, tiea tombogardisto.”
'Semajna Historio' 카테고리의 다른 글
| (모두루묘지) La Entombŝtono de Moduru (0) | 2026.03.26 |
|---|---|
| (충주고구려비) La Monumento de Gogurjo en Ĉungĝu (0) | 2026.03.25 |
| TAMLA(耽羅), la Sendependa Mara Regno (0) | 2026.03.11 |
| 오늘날 에스페란토와 그 현실 (2) | 2026.02.23 |
| TERPOMO(감자) de Kim Dong-In(김동인) (3) | 2026.02.09 |