Semajna Historio

Antikvaj Poemoj en Koreio

위클리 히스토리 2025. 12. 26. 12:10

En Samguksagi kaj Samgukjusa, kelkaj antikvaj poemoj troviĝas. Iom estas Hansi(漢詩), kiu estas skribita per ĉina-literoj, aliaj estas Hjanga(鄕歌), kiu estas skribita laŭ la propra skribsistemo de antikva koreio.

 

  • Gonhuin(箜篌引) aŭ Gonmudohaga(公無渡河歌) en Pra-Ĝoson(古朝鮮)
Kara, ne transiru la riveron
Fine vi transiris la riveron
Kaj li dronis en la riveron
Kiel mi zorgus mian karulon
公無渡河
公竟渡河
墮河而死
當奈公何

 

  • Orioloj(黃鳥歌) en frutempa Gogurjo
Tiuj du georioloj flirtas
Sekvante unu la alian
Sed ĉi-tie mi soleca
Kun kiu reirus hejmen
翩翩黄鳥
雌雄相依
念我之獨
誰其與歸

 

  • Ulĝimundok(乙支文德) al Yúwénzhòng(于仲文) en 612
Arta artifiko komprenis ĉielon
Lerta operaco mastris teron
Venkinte jam honore meritiĝis
Esperas vi kontente ĉesu
神䇿究天文
妙筭窮地理
戰勝功旣髙
知足願云止

 

  • Mara Kanto(海歌), kiu estis kantita de iu maljunulo por savi Sinjorinon Suron
Testudo, Testudo, Ellasu Suron
Kulpegas ŝteli alian edzinon
Se rifuzus ellasi ŝin
Retkapte roste manĝos vin
龜乎龜乎出水路
掠人婦女罪何極
汝若悖逆不出獻
入網捕掠燔之喫

 

  • Kanto Donaĉi Floron(獻花歌) por Sinjorino Suro
Ĉe tiu ruĝa roko momente
Lasu mian bovinon resti libera
Se ne hontas pri mi
Mi deŝiros floron por vi
紫布岩乎过希
執音乎手母牛放教遣
吾肹不喻慚肹伊賜等
花肹折叱可獻乎理音如

 

  • Guĝiga(龜旨歌) en la regno Gaja 
Testudo, testudo
Ellasu kapon
Se rifuzus
Roste manĝos
龜何龜何
首其現也
若不現也
燔灼而喫也

 

  • Kanto de Sodong(薯童謠) en Sinla kaj Bekĝe
Kara Princino Sonhŭa
Fakte jam enamiĝis
Nokte lian ĉambron
Kaŝe iras brakumi
善化公主主隠
他密只嫁良置古
薯童房乙
夜矣卵乙抱遣去如

 

  • Kanto de Ĉojong(處容歌) en Sinla
Sub brila luno
Ludis ĝis nokto
Kaj revenis hejmen
Vidis kvar krurojn
Miaj estas du
Kies estas du
Origine estis miaj
Kiel farus mi
東京明期月良
夜入伊逰行如可
入良沙寢矣見昆
脚烏伊四是良羅
二肹隠吾下扵叱古
二肹隠誰支下焉古
本矣吾下是如馬扵隠
奪叱良乙何如為理古

 

  • Kanto de Ŭang Goin(王巨仁) en 888, kiu estas unu el famaj literaturistoj de Sinla
Yúgōng ploregis, kaj malbone rikoltis tri jarojn 
Zōuyǎn malĝojis, kaj malvarme frostis en majo 
Nuna mia zorgo similas al tiuj praaĵoj 
Sed tiu ĉielo senvorte nur estas helblua 
于公慟哭三年旱
鄒衍含悲五月霜
今我幽愁還似古
皇天無語但蒼蒼