Semajna Historio

Gansu(强首), la Frutempa Kleristo de Sinla

위클리 히스토리 2025. 12. 17. 08:49

   Gansu estis de Ĵunŭongjong(中原京, nuna Ĉunĝu(충주) urbo). Lia patro estis Sokĉe(昔諦), kies rango estis Nama(奈麻, la dek unua el oficaj rangoj de Sinla) en Sinla.

   Iam la patrino de Gansu sonĝis pri homo kies kapo havis kornon, poste ŝi gravediĝis kaj naskis la bebon kiu havis altan oston sur la dorsokapo. Sokĉe kunprenis sian filon al tiama saĝulo.

   “Ĉi tiu knabo havas tian kranion. Kion vi pensas?”

   La saĝulo respondis.

   “La trajtoj de sanktuloj neniam estas ordinaraj. Ankaŭ ĉi tiu knabo nepre fariĝos eksterordinara homo.

   La patro revenis kaj diris al sia edzino.

   “Nia filo ne estas ordinara, do ni kreskigu lin tiel bone ke li fariĝos la plej supera klerulo en nia lando.”

   Kiam la filo plenkreskiĝis, li lernis legi skribaĵon per si mem kaj povis kompreni ĝian esencon. Lia patro scivolis lian celon.

   “Ĉu vi volas lerni Budhismon aŭ Konfuceismon?”

   “Mi aŭdis ke Budhismo estas la instruo ekster ĉi tiu mondo. Sed mi estas sekulara, do kion mi povos fari post ol lerni Budhismon? Mi lernos la instruon de Konfuceismo.”

   “Filo, faru laŭ via volo.”

   Kaj poste Gansu trovis la mentoron kaj lernis plurajn klasikaĵojn de li. Kvankam Gansu aŭskultis malpli, li gajnis pli kaj pli. Li tre elstaris kaj ege brilis, kaj fine kiam li enoficiĝis, li baldaŭ fariĝis eminentulo de tiu tempo.

   Li frue konis la filinon de forĝisto en vilaĝo Bugok(釜谷) kaj june enamiĝis al ŝi. Kiam li estis dudek jaraĝa, liaj gepatroj volis ke li edziĝu kun samnivela virino en ilia vilaĝo. Tamen, li rifuzis dirante ke li ne povas edziĝi dufoje. Lia patro koleregis.

   “Vi jam estas fama en la mondo, kaj estas neniu kiu ne konas vin. Sed se vi edziĝus kun malnobelino, ĝi estus hontinda!”

   Gansu entuziasme provis konvinki sian patron.

   “Malriĉo kaj malnoblo neniam estas hontaj. Estas vere honte lerni moralon kaj ne praktiki ĝin. Oni diras ke ne forpelu sian fidelan edzinon kaj ne forgesu iaman bonan amikon kiam vi nun povas bonvivi. Ankaŭ mi ne povas forlasi mian edzinon kvankam ŝi ne estas nobla.”

   Post Kim Ĉunĉu(金春秋, 604~661) surtroniĝis kiel la sekva reĝo de Sinla, en majo de 654, Tang(唐) dinastio sendis la senditojn kun la letero de la imperiestro por rekoni lin kiel rajtan reĝon de Sinla. Sed unu parto de la letero estis tro malfacila por kompreni, do Gansu estis vokita. Li unuavide legis ĝin kaj facile klarigis por la reĝo. La reĝo kaj miris kaj ĝojis, kaj demandis lian nomon.

   “Mia prapatro origine estis de Imna-Gaja(任那加良), kaj mia nomo estas Soimori(牛頭, laŭlitera ‘Udu’).”

   Vidante lian kapon, la reĝo diris.

   “Lau la trajto de via cerbujo, vi povas alinomiĝi ankaŭ Sinjoro Senmori(强首, laŭlitera ‘Gansu’).”

   La reĝo igis Gansu skribi la respondan leteron al la imperiestro de Tang dinastio, kaj li perfekte plenumis ĝin. Tial la reĝo ĉiam nomis lin ‘Sinjoro de Imna Gaja’(任生) pro la honoro pri lia kapableco.

   Ĉar li longe ne zorgis sian vivtenon, lia familio estis malriĉa, tamen ili ĉiuj estis feliĉaj. La reĝo ordonis oficiston ĉiujare doni multe da greno de Sinsong(新城), kiu troviĝas en Namsan de nuna Gjonĝu.

   En la julio de 671, Ŝŭe Rengui(薛仁貴, 614~683), kiu estas la generalo de Tang(唐) dinastio sendis al Sinla la leteron kiu kondamnis Sinla-n dum la Sinla-Tang Milito. Tiam la reĝo Munmu(文武王, 626~681), kiu estas la unua filo de  Kim Ĉunĉu, respondis ĝin per la letero kiu estis skribita de Gansu.

Sinla-Tang Milito - Vikipedio

   Krome pro la Sinla-Tang Milito la imperiestro de Tang dinastio malliberigis Kim Inmun(金仁問, 629~694), kiu estas pli juna frato de la reĝo Munmu, en malliberejon. Sed la reĝo Munmu igis Gansu skribi al la imperiestro leteron, kiu petegas liberigi sian fraton. La imperiestro legis ĝin kaj fine komplezis laŭ la peto de la reĝo plorinte.

   En la januaro de 673, la reĝo Munmu diris, “Gansu mem respondecis pri la afero de diplomata dokumentaro kaj skribis multe da lerta letero al Ĉinio, Gogurjo kaj Bekĝe, kaj pro tio li sukcesis fari signifon rezulton. Antaŭa reĝo postulis soldataron de Tang dinastio kaj fine povis venki ambaŭ Gogurjo-n kaj Bekĝe-n, sed ĝi eblis ankaŭ helpite de lia skribaĵo. Tial kiel mi ne neglektos lian meriton?”, kaj nomumis lin Saĉan(沙湌, la oka el oficaj rangoj de Sinla) kaj ĉiujare donis grenon duoble ol ĝistiama tiom.

   Kiam Gansu forpasis, la sekva reĝo Sinmun(神文王), kiu estas la unua filo de la reĝo Munmu, sufiĉe kondolencis per multe da vesto kaj tolo, k.t.p. Tamen la familianoj de Gansu persone ne uzis ilin, kontraŭe oferis ĉion al templo.

   Iam lia edzino estis revenonta al sia hejmurbo pro manko de manĝaĵo. Ministroj aŭdis la onidiron kaj petis al la reĝo multe da greno por ŝi. Sed ŝi kompleze malakceptis ĝin kaj fine revenis.

   “Kvankam mi ne estas nobla, danke al mia edzo mi jam longe povis havi sufiĉe da manĝaĵo kaj vestaĵo. Kompreneble ili estis de la registaro. Nun mi estas nur vidvino, do kiel mi denove povas akcepti tiom da bonvolo?”


# Referenco

  • Samguksagi(三國史記) : Historio de la Tri Regnoj
  • Samgukjusa(三國遺事) : Restitaj Rakontoj de la Tri Regnoj