Sol Gjedu estis el nobla familiaro de Sinla.
Unu tagon kiam li drinkis kun siaj kvar amikoj, ili ĉiu diris sian esperon. Gjedu diris,
“En Sinla, oni delonge konsideras Golpum(骨品)-sistemon tro grava, kiu estas propra naskrango de Sinla. Se iu ne estus en alta naskrango, tiu ne sukcesus kvankam tiu havus superan kapablecon kaj multe da merito. Mi deziras, ke mi iros al Ĉinio kaj faros elstaran strategion kaj eksterordinaran meriton, poste leviĝos al alta posteno kaj surhavos uniformon de altrangulo kaj ankaŭ portos glavon. Do se mi povus proksimiĝi al imperiestro, mi fine kontentus.”
En 621, li kaŝe enŝipiĝis kaj iris al Tang dinastio por sia sonĝo.
(En 645) Kiam Taizong(太宗), la imperiestro de Tang(唐) dinastio, ekpreparis militakiri Gogurjo-n, ankaŭ Sol Gjedu mem partoprenis al la armeo. Fine la Tang armeo alvenis al Ljaodong(遼東) kaj post iom da tempo batalis kontraŭ Gogurjo sub la monto Ĵubi(駐蹕山). Tamen Sol Gjedu tro klopodeme batalis en tiu batalkampo kaj fine bedaŭrinde mortis. Post la batalo li fariĝis unuaklasa meritulo.
Taizong demandis, “Kia homo estas ĉi tiu?”, kaj subuloj respondis, “Li estas Sinla-ano, Sol Gjedu.” Plorante Taizong diris, “Ĉar eĉ niaj homoj timis morton, ili hezitis kaj ne povis antaŭeniri. Sed li, malgaŭ esti fremdulo, mortis por nia lando, do kiel ni povus rekompenci lin?”
Li demandis al ĉambristo kio estis deziro de Sol Gjedu kiam li estis vivanta, kaj tuj demetis sian veston kaj kovris lin per ĝi. Plie, nomumis lin generalo kaj honore funebris lin.
'Semajna Historio' 카테고리의 다른 글
| Milita Taglibro de Ji Sunsin (亂中日記) (0) | 2025.12.30 |
|---|---|
| Antikvaj Poemoj en Koreio (0) | 2025.12.26 |
| Gansu(强首), la Frutempa Kleristo de Sinla (0) | 2025.12.17 |
| BALHEGO(渤海考) - Historio de Balhe Regno (0) | 2025.12.10 |
| Gunje(弓裔), Ekscentra Heroo de Mezepoka Koreio (0) | 2025.12.09 |