Semajna Historio

Milita Taglibro de Ji Sunsin (亂中日記)

위클리 히스토리 2025. 12. 30. 13:13

Ji Sunsin, la Mara Heroo kontraŭ la Japana Invado

 

1592

Januaro

   La unua tago. Estis sennube. Frumatene la frato, la nevo, kaj la filo venis kaj kune konversaciis. Post kiam mi foriris de mia patrino, mi pasigis dufoje novjarojn ĉi tie en la sudo, do mia familio mankis al mi. La oficiro de Byonma-Ĵoldosa(兵使) vizitis min por doni lian leteron, donacon de novjaro, mallongajn sagojn, k.t.p.

 

   La dek unua tago. Pluvetis la tutan tagon. Malfrue mi iris al la oficejo por administri la aferojn. La ĉirkaŭfosaĵo(垓字) de la okidenta pordo disfalis.

 

   La dek sesa tago. Estis sennube. Mi iris al la oficejo por administri la aferojn, kaj kunvenis kun la oficistoj de ĉiu vilaĝo. Ĉar la militŝipa oficiro kaj aliaj oficistoj de Bandap(防踏) ne riparis la militŝipojn, mi punis ilin per vipo. Estas tro probleme ke ankaŭ Uhu(虞侯) kaj provizoraj prefektoj ne diligente zorgis pri tiu afero. Ili interesiĝis nur pri si mem kaj ne prilaboris aliajn aferojn, do bedaŭrinde mi malesperis.

 

   La dek sepa tago. Estis sennube, sed tiel malvarme kiel en vintro. Matene mi skribis la leteron al kelkaj oficistoj. Vespere mi sendis kvar ŝipojn por enporti ŝtonojn.

 

   La trideka tago. Estis nuboplene, sed ne pluvis. Estis tiel varme kiel en frua somero. Post kiam finis mian laboron, mi ekzercis min arkpafi.

 

Februaro

   La unua tago. Estis nebule kaj pluvis momente, poste klariĝis. Kiam mi iris al la varfo(船倉) kaj selektis utilajn tabulojn, hazarde fiŝetaro envenis kaj ni kaptis pli ol du mil fiŝetoj per reto. Tre frukte rezultis. Mi sidiĝis sur la militŝipo kaj spektis la novan printempan pejzaĝon drinkante kun Uhu.

 

   La tria tago. Estis sennube. Frumatene Uhu veturis sur ŝipo por observi malbonaĵon de ĉiu haveno. Post la laboro, mi ekzercis min arkpafi. Ĝeĝu-ano(耽羅) fuĝis de Ĝeĝu kun siaj ses familianoj, sed ili estis kaptitaj de nia gardŝipo. Do mi sendis la oficialan akton ke malliberigu ilin.

 

   La kvara tago. Estis sennube. Post kiam mi finis la laboron en la oficejo, mi suriris al la norda montopinto kie la signalfajrejo estas konstruata. Ĝia fundo estis tiel firma kiel ĝi neniam disfalos. La tutan tagon mi pririgardis ĝin, kaj vespere revenis kaj ankaŭ inspektis la ĉirkaŭfosaĵon.

 

   La oka tago. Estis sennube, sed blovis ventego. Mi laboris en la oficejo. Hodiaŭ ni ricevis la veltolon por la Testudŝipo. Tage mi ekzercis min arkpafi. Uhu revenis de la patrolo kaj fiere raportis ke Bandap estas fortike gardanta sin. En la korto de oficejo, mi konstruigis la signalfajrejon per ŝtona postamento.

Testudŝipo - Vikipedio

 

   La deka tago. Estis nebule, kaj de tempo al tempo pluvis aŭ klariĝis aŭ denove nubiĝis. Mi laboris en la oficejo. Leginte la leteron de Sunĉalsa(巡察使), mi sciis ke la interpretistoj koruptiĝis kaj konspiris pri diplomata afero. Kvankam feliĉe ili jam estis arestitaj, ili kaŭzis la politikan skandolon eĉ al la dinastio Ming(明), kaj mi ankoraŭ ne senkoleriĝis pro iliaj malvirtoj.

 

   La dek dua tago. Estis sennube kaj vente. Post la matenmanĝo, mi iris al la oficejo por la laboro, kaj translokiĝis al Heunde(海雲臺) por arkpafi. Ni spektis la lokan feston, kiu estis kvieta. Sed ĉiuj oficiroj leviĝis kaj dancis. Vespere ni revenis.

 

   La dek kvina tago. Ventego blovis kaj pluvo falis. Mi laboris en la oficejo. Ĉar la nova ĉirkaŭfosaĵo ege disfalis, mi punis la masonistojn kaj igis ilin rekonstrui ĝin.

 

   La dek naŭa tago. Estis sennube. Kiam mi iris al Bekja Kabo(白也串) por la patrolo, la ĉefo de Sunpjong Gubernio(昇平府) kaj lia frato kune atendis min. Post la pluvo, la floroj sur montoj floris kaj farigis la pejzaĝon la plej bela. Vespere mi iris al Jodo(呂島) kaj renkontis la suboficiron, k.t.p. Mi detale inspektis tiean fortikaĵon.

   La dudek unua tago. Estis sennube. Post la laboro, mi arkpafis kun homoj, kaj drinkis kun la oficistoj. Ĝis nokto ni tre ĝuis, kaj poste finis la bankedon. Mi disdonis alkoholon ankaŭ al la suboficistoj.

 

   La dudek dua tago. Post mi finis la laboron matene, mi iris al Nokdo(鹿島). Unue mi vizitis la ŝipfarejon por mem inspekti la ŝipojn kaj maŝinaĵojn, post tio suriris la gardoturon de Nokdo, kiu estis lastatempe konstruita. Tiea pejzaĝo estis la plej bela en ĉi tiu vilaĝo. La oficiro de Nokdo bone zorgis pri tio. Mi drinkis kun li kaj aliaj oficistoj ebrie, kaj spektis ke oni pafis kanonon. Noktiĝis kaj finis la bankedon.

 

   La dudek kvara tago. Pluvetis en la tuta monto, kaj estis malfacile distingi ĉirkaŭon. Malgraŭ la pluvo mi foriris al Sarjang(沙梁) sub monto Mabuk(馬北山), kaj veturis al Sado(蛇渡) sur ŝipo. Tie inspektis la militŝipojn.

 

   (forlasita sube...)


   Ji Sunsin estas antaŭmoderna korea(Ĝoson) admiralo. Li gvidis la korean floton dum la Japana Invado al Koreio(1592~1598) kaj defendis la korean maron. Li ofte estas komparita kun brita admiralo Horatio Nelson, kies vivo similas al sia.

   Post kiam li militservis kiel oficiro en la norda fino de Korea Duoninsulo, en 1591 Ji Sunsin translokiĝis al Ĝonla provinco en la suda fino, kie li komencis plibonigi la korean floton. Venontjare, Tojotomi Hidejosi ordonis al sia japana aremo konkeri Ĝoson, kaj la invado komenciĝis ekde Busan en printempo de 1592. Li sendis entute centoj da ŝipo kaj preskaŭ du cent mil soldatojn, kiuj atingis la ĉefurbon de Ĝoson nur post dudek tagoj. Tamen, Ji Sunsin havis ĉirkaŭ 100 ŝipojn inkluzive Testudŝipojn, kiuj estis siaj novaj armiloj, kaj plurfoje venkis la japanan floton.

   Post la kontraŭatako de la korea-ĉina alianco, en 1593 la ambaŭflankoj konsentis la pactraktadon kaj nun Japanio povis okupi nur malpli da la sudorienta tero. Ilia interpaco validis dum kvar jaroj. Ji Sunsin tiutempe estis degradita pro ia konspiro. En 1597, Japanio ree invadis Koreion, sed apenaŭ sukcese.

   Ji Sunsin estis nomumita la ĉefkomandanto de la korea floto, kaj denove sukcesis leviĝi malgraŭ malpli da militŝipo. En septembro de 1598, post morto de Hidejosi, la japana armeo finfine decidis retiriĝi. Ji Sunsin estis mortigita de japana pafaĵo en la lasta marbatalo.