Semajna Historio

BALHEGO(渤海考) - Historio de Balhe Regno

위클리 히스토리 2025. 12. 10. 11:15

Enkonduko de la Aŭtoro

 

Gorjo(高麗) Regno ne sukcesis fariĝi potenca lando, ĉar ĝi ne skribis la historion de Balhe Regno. Prae estis Gogurjo(高句麗) Regno norde, Bekĝe(百濟) Regno sudokcidente, kaj Sinla(新羅) Regno sudoriente. Estus kompreneble verki la historion de la tri regnoj, kaj estis prave ke Gorjo faris tion. Kiam antaŭe Bekĝe disfalis kaj ankaŭ Gogurjo ruiniĝis, Sinla posedis la sudan teritorion de ili, kaj poste la klano de De(大) tenis la nordan kaj nomis sin Balhe. Ĉi tia situacio estas klare rekonita kiel la norda kaj suda regnoj(南北國), do estas certe malprave ke Gorjo ne skribis la historion pri la du antaŭaj regnoj.

Kiu estas De Ĵojong(大祚榮)? Li estis Gogurjo-ano. Kies estas la tero kiun li konkeris? Ĝi origine estis la tero de Gogurjo, kaj li iomete pligrandigis ĝin oriente, okcidente kaj norde. Post kiam Sinla kaj Balhe falis, Gorjo unuigis ambaŭ ilin. Tamen, kvankam ĝi povis havi la tutan teron de Sinla en la sudo, ne sukcesis posedi la teron de Balhe en la nordo. Restaj nordaj teroj estis tenitaj de Kitano(契丹) aŭ Ĝurĉeno(女眞).

Tiam se saĝa strategiisto skribus la historion de Balhe kaj kulpigus Ĝurĉenon per ĝi dirante “Kial vi ne redonas la teron de Balhe al ni? Ĉar ĝi estas ĝuste la tero de Gogurjo.” kaj poste sendus unu generalon tien por preni la teron, Gorjo povus posedi la nordan teron de Tomun Rivero(土門江 豆滿江). Ankaŭ, se Gorjo kulpigus Kitanon per tiu libro pri la historio de Balhe dirante “Kial vi ne redonas la teron de Balhe al ni? Ĉar ĝi estas ĝuste la tero de Gogurjo.” kaj poste sendus unu generalon tien por preni la teron, Gorjo povus posedi la okcidentan teron de Aprok Rivero(鴨綠江). Tamen fine Gorjo ne skribis la historion de Balhe, kaj tial neniu povis scii kies estis la norda tero de Tomun Rivero kaj la la okcidenta tero de Aprok Rivero. Kvankam ĝi volus kulpigi Ĝurĉenon kaj Kitanon pro ilia neleĝa okupado de la teritorio de Balhe, ĝi neniam povus fari tion, ĉar ĝi ne havis ian ajn ateston. Estas bedaŭrinde ke Gorjo finfine velkis ĉar ĝi malsukcesis regajni la teratorion de Balhe.

Malgraŭ ke iu povus diri “Balhe estis detruita de Kitano, do kiel Gorjo povis skribi ĝian historion?”, sed tio ne pravas. Balhe nepre havus historistojn. Aŭ eĉ se ne estus historistoj, nepre estus almenaŭ historiaj libroj de Balhe, ĉar estis pli ol cent mil Balhe-anoj kiuj eskaptis al Gorjo, inkluzive la kronprincon, kiam Holhan Kastelo(忽汗城) falis. Ankaŭ, kvankam ne estus historistoj aŭ libroj pri ĝia historio, se nur demandus al la kronprinco, ili povus scii la genealogion de Balhe reĝoj, se nur demandus al la oficistoj, ili povus scii la ceremonion de Balhe, kaj se nur demandus al multaj popolanoj, ili havus nenion kion ili ne scias. Eĉ iu diplomato de la Tang(唐) dinastio verkis la Kronikon de Balhe Regno(渤海國記), sed kial neniu de Gorjo povis verki la historion de Balhe?

Ho, ve! Post centoj da jaroj, nun mi provis verki la historion de Balhe, sed mi ne povis akiri dukumentojn, ĉar ili jam disiĝis kaj malaperis. Dum mi laboris ĉe Gjuĵangak(奎章閣), mi legis multe da libroj, do mi skribis la historion de Balhe kaj nomis ĝin 'Balhego(渤海考)'. La kialo, ke mi kategoriigis ĝin al la pripensado(考) anstataŭ la historio(史), estas ĉar laŭ mia opinio ĝi ankoraŭ ne estas perfektigita historia libro.

 


- Ju Dukgong 柳得恭
(en la 25a de marto, 1784)

 

Balhego – La Nacia Popola Muzeo de Koreio

  

※ Pri Balhego

Balhe Regno ekzistis inter 698 kaj 926 en Manĉurio kaj norda Korea Duoninsulo. Ĝia alinomo estas “la Perdita Regno”, car ĝi ne havas ian ajn libron pri sia historio kaj plimulto de ĝia historio estas nekonata. Balhego(渤海考), kiu laŭvorte signifas Pripensadon pri Balhe Regno, estas la libro pri la historio de Balhe Regno, skribita de Ju Dukgong(柳得恭), kiu estis fama praktika scienculo en malfrua Ĵoson Dinastio. Tiu libro enhavas reĝojn kaj feŭdulojn, geografion kaj registaron, manĝaĵon kaj vestaĵon, ktp. Fakte ĝi estis la unua libro, kiu temis pri Balhe Regno kiel sendependa lando, kaj kiu asertis ke Balhe Regno estas parto de korea historio. Balhego fariĝis fama, pro la fakto ke ĝi pritraktis du regnojn de Balhe kaj Sinla respektive norda lando kaj suda lando en korea historio.