Semajna Historio

Gunje(弓裔), Ekscentra Heroo de Mezepoka Koreio

위클리 히스토리 2025. 12. 9. 14:08

   Gunje(弓裔) naskiĝis en la kvina de majo, kaj fariĝis unuokula kiam li estis bebo. Estis onidiro ke lia patro estis iu reĝo de Sinla, sed verŝajne ĝi ne pravas. Ĝis adoleskeco li estis tro petolema, sed unu tagon li decidis iri al Sedal Templo(世達寺) por fariĝi bonzo. Kiel budhisto, li mem nomis sin Sonĵong(善宗). Kiam li plenkreskis, li estis libera de la budhisma disciplino, kaj havis altan spiriton kaj kuraĝon. Do li havis revon fariĝi reĝo iam estonte.

Sinla(la blua) en la naŭa jarcento - Vikipedio


   En la lasta periodo, la politiko de Sinla ege konfuziĝis kaj ĝia popolo forvagis por postvivi. Duono de lokaj urboj perfidis Sinla-n, kaj ĉie sennombraj insurgentoj ribelis. Vidante tian cirkonstancon, Gunje pensis ke se li profitus la konfuzon kaj kolektus multajn homojn, li povus atingi sian celon. Sekve, li unue aliĝis al Gihŭon(箕萱) kiu havas sian propran bazon en Ĵukĵu(竹州). Tamen Gihŭon fieris pri si, do ignoris lin kaj ne honoris lin. Gunje sentis sin tre prema kaj sinĝenis, do kaŝe amikiĝis kun la subuloj de Gihŭon.


   En ĉirkaŭ 890, li iris renkonti Jangil(梁吉) kiu havas sian propran bazon en Bukŭon(北原). Li traktis Gunje-n bone kaj asignis al Gunje taskon. Finfine Gunje ricevis pli ol cent kavalerianoj de li por konkeri la orientan teron. En oktobro de 891, Gunje bazis sian ĉefkvartalon en templo de Monto Ĉiak(雉岳山), kaj okupadis pli ol dek urbetoj en nuna okcidenta Ganŭon provinco.


   En oktobro de 894, li penetris en Hasla-n(何瑟羅) kun pli ol sescent soldatoj. Poste li sukcesis plilarĝigi sian soldataron ĝis tri mil kvin cent, kaj dividis ilin en dek kvar batalionojn (po ducent kvindek soldatoj). Li partoprenis ĉiujn feliĉon kaj malfeliĉon, facilon kaj malfacilon kun siaj soldatoj, kaj ĉiam justa kaj objektiva. Pro tio, ili kaj timis kaj amis lin, do li nature povis fariĝi la generalo konsentite de ili.


   En aŭgusto de 895, li atakis la nunan nordan Ganŭon provincon kaj tenis pli ol dek urbetoj inkluzive Ĉolŭon(鐵圓). Post kiam lia potenco pligrandiĝis, multaj lokaj potenculoj en nuna okcidenta Hŭanhe provinco submetis lin. Nun li havis plenan popolon, kaj ekpensis ke li povos fondi novan landon kaj fariĝi reĝo, do unue konsistigis sian registaron en la Kastelo Ĉolŭon en ĉirkaŭ 896. Ĉi tiam ankaŭ Ŭang Rjung(王隆), kiu estas la patro de Ŭang Gon(王建) kaj tiam okupas Sonak gubernion(松岳郡), aliĝis al Gunje kaj ĝi feliĉigis lin. Do li nomumis Ŭang Rjung la gubernatoro de Gumsong(金城). Kaj laŭ lia propono, Gunje ordonis al lia filo, Ŭang Gon, konstrui la Kastelon Baloĉam(勃禦塹城) en Sonak kaj nomumis Ŭang Gon la mastro de tiu kastelo. Ĉi tiam Ŭang Gon estis dudekjara.


   En 896 kaj 897, Gunje nove posedis tri guberniojn en nuna suda landlimo de Nord-Koreio. Tiel post kiam li ekhavis pli ol tridek urbetojn en nunaj Seulo, Gjongi kaj Hŭanhe provinco, li opiniis ke Sonak estas fama en la norda parto de Rivero Han kaj havas belegan pejzaĝon, do igis ĝin sia Ĉefurbo en julio de 898. Daŭre li venkis la nunajn okcidentan Seulon, Gimpo urbon en Gjongi province, kaj Ganhŭa insulon en Inĉon urbo.


   En julio de 899, lia eksa mastro, Jangil, ankoraŭ estis en Bukŭon kaj havis pli ol tridek kastelojn inkluzive Gukŭon(國原). Kiam li aŭdis ke sia subulo, Gunje, nun havas vastan teron kaj multajn popolanojn, li estis tre ĵaluza kaj furioza. Li provis ataki Gunje per fortaj militistaroj de pli ol dek kasteloj, sed Gunje, kiu antaŭe sciis tion, kaŝe preparis la militon kaj finfine venkis lin.

 

   En februaro de 898, li plibonigis la Kastelon Sonak(松岳城), kaj nomumis Ŭang Gon la vicgeneralo de kavalerio(精騎大監) kaj ordonis al li ataki la teritorojn de nunaj Seulo kaj norda Gjongi provinco.

 

   En 900, li denove igis Ŭang Gon konkeri la teritorojn de nuna suda Gjongi provinco. Pro la sukceso de ĉi tiu kampanjo, Gunje promociis lin al la rango de Aĉan(阿飡). En oktobro, la kasteloj en nunaj Ĉunĝu, Ĉonĝu kaj Goisan de norda Ĉunĉong provinco kapitulacis al Gunje.


   En 901, Gunje mem surtroniĝis kaj nomis la nomon de sia lando ‘Gorjo(高麗)’, kiun nuntempe ni scias kiel ‘Posta Gogurjo’. Ĉi tiam li diris ke “Estinte Sinla venigis la militaron de (antikva ĉina) Tang(唐) dinastio kaj pereigis Gogurjo-n. Tial ĝia ĉefurbo, Pjonjang(平壤) ruiniĝis. Mi nepre venĝos Gogurjon!” Unu tagon kiam li iris suden kaj vizitis Busok Templon(浮石寺), li hazarde vidis la portreto de iu reĝo de Sinla kaj tranĉis ĝin per sia glavo. Ĝis Goryo erao, ankoraŭ estis tiama tranĉikavo sur la muro de la templo.


   En 903, Gunje iris al Ĉolŭon kaj Bujang(斧壤) kaj ĉirkaŭrigardis tiujn naturajn cirkonstancojn por movi la ĉefurbon. En 904, li ŝanĝis la nomon de sia lando al ‘Maĝin(摩震)’, kaj tute renovigis la registaron. En julio, li translokis mil familiojn de Ĉonĝu al la Kastelo Ĉolŭon kaj igis tion nova ĉefurbo. Ĉi-jare li konkeris pli ol tridek urbetojn inkluzive Sanĝu(尙州), kaj pli ol dek urbetoj en nuna Hŭanhe provinco kaj ankaŭ Gonĝu(公州) kapitulacis al li.


   En julio de 905, li eniris en la novan Ĉefurbon, kaj lukse rebonigis la palacon kaj la turon. En aŭgusto, li mobilizis soldatojn, invadis la urbetojn de la landlimo kun Sinla, kaj plilarĝigis sian terenon ĝis ĉirkaŭ Ĵukrjong(竹嶺). Ĉi-jare li establis dek tri kampadejojn de Peso(浿西), kaj antaŭe aŭ poste Gumjong(黔用), kiu estas la mastro kaj generalo de la Kastelo Pjonjang(平壤), kaj ankaŭ alia kastelo de la okcidenta marbordo de nuna suda Pjonan provinco subiĝis al Gunje.

 

   En 906, li fieris pri si mem, ĉar lia tero plilarĝiĝis kaj ankaŭ lia militaro plifortiĝis, do li ekpensis ke li konkeros Sinla-n. Li nomis Sinla-n ‘mortota urbego(滅都)’ kaj mortigis homojn kiuj venis el Sinla.

 

   En junio de 906, Gunje donis al Ŭang Gon la militŝipojn kaj igis lin venki la insulojn de Ĵindo(珍島) kaj Goido(皐夷島).

 

   En januaro de 911, li ŝanĝis la nomon de sia lando al ‘Tebong(泰封)’, kaj ekde ĉirkaŭ tiu tempo li nomis sin Majtrejo(彌勒佛). Li surhavis oran kapveston sur la kapo kaj budaveston sur la korpo. Ankaŭ, li nomis siajn du filojn bodisatvoj(菩薩). Kiam li eliris, li ĉiam rajdis sur la blanka ĉevalo ornamita per silko, kaj geinfanoj kondukis lin portante sunombrelojn, florojn, ktp., kaj ducent bonzoj sekvis lin ĉantante budhismajn ĉantojn. Krome li mem verkis pli ol dudek budhismajn sutrojn(經典) kaj de tempo al tempo predikis ilin al regnanoj, sed aliaj bonzoj kontestis ilin.

 

   Li ordonis al Ŭang Gon okupi Gumsong(錦城) kaj nomis ĝin Naĝu(羅州). Pro tio, Ŭang Gon fariĝis la generalo kaj Deaĉan(大阿飡), kaj ankaŭ Gunje povis okupi pli ol duono de la teron de Korea Duoninsulo. Daŭre en 913, Ŭang Gon estis promociita al Paĵinĉan(波珍飡) kaj Siĵung(侍中). Tamen, en 914 li denove fariĝis la admiralo(百舡将軍) eksigite de Siĵung, kvankam ne estas certa ĉu li mem volis aŭ ĉar Gunje estis ĵaluza.

Tebong regno de Gunje - Vikipedio


   En 915, kiam la edzino de Gunje ial kontraŭstaris al Gunje, li mortigis ŝin kaj eĉ du filojn. Ekde ĉi tiu afero, li fariĝis suspektema kaj kolerema, do li ofte mortigis siajn regnanojn. Ankaŭ Ŭang Gon devis travivi la suspekton de Gunje. La popolo pli kaj pli malkontentiĝis.


  (Inter ĉi tie estis rakonto pri la spegulo de Ŭang Ĉangun, kiu estas ĉina komercisto, sed ĝi ne estas kredinda do ĉi tie estis forlasita.)

 

   En la dek kvara de junio, 918, la kvar generaloj, Honju(洪儒), Be Hjongjong(裴玄慶), Sin Sungjom(申崇謙), Bok Ĵigjom(卜知謙), interkonsiliĝis unu la aliajn, kaj nokte vizitis Ŭang Gon por demandi lian opinion pri la ŝtatrenverso kontraŭ Gunje. Unue li rifuzis ilian proponon pro sia lojolo al Gunje, sed ili kaj eĉ lia edzino konvinkis al li la pravon de la ribelo kontraŭ la tro danĝera diktatoro. Ŝi mem vestis sian edzon per la kiraso. Fine Ŭang Gon decidis fari la ŝtatrenverson.


   La generaloj gvidis lin eliri kaj kriis ke “Sinjoro Ŭang levis la justan flagon!” Dume pli ol dek mil homoj kunvenis. Gunje estis tro konfuzita de la novaĵo kaj tuj forkuris norden. Sed post du noktoj li mortiĝis mizere en iu valo de Bujang(斧壤), kiu troviĝas ne malproksime de la nordo de nuna Ĉolŭon.

 

   Tiel, Gunje leviĝis en 891, kaj daŭrante dudek ok jarojn, perdiĝis en 918.



   Historio estas la skribo de venkintoj. Se iu venkus, li aŭ ŝi povus selekti kion skribi por historio. Sed, se fiaskus, estus nenian rajton pri ĝi. En mezepoka Koreio, Ŭang Gon venkis multajn batalojn, sukcesis la ŝtatrenverson, kaj finfine unuigis la disiĝitan Korean Duoninsulon. Do li povis fariĝi la protagonisto de historio. Male, en la komenco Gunje estis la plej forta heroo el tiamaj potenculoj, sed post kiam surkroniĝis kaj dum provis centralizi, li estis forigita de siaj politikaj kontraŭuloj. Sekve, li iĝis la antagonisto de historio. Kompreneble li havis multajn malmeritojn, tamen mi ankoraŭ scivolas ĉu li vere estis nur fripono. Kiam li komencis sian militistan karieron, li estis tre justa al siaj soldatoj kaj estimata de ili. Li havis la plej multajn kapablajn generalojn kaj havis la plej grandan teritorion. Eĉ post la ŝtatrenverso de Ŭang Gon, ankoraŭ restis generaloj kaj regnanoj kiuj sekvis Gunje. Ni nur povas legi la historion per la registroj de venkintoj. Kaj nun ni povas vidi la vivon de Gunje nur per la vidpunkto de lia kontraŭulo. Do ni ĉiam devas atenti tian fakton kaj provi vidi la kaŝitan aliflankon de historio.

 

 

# Referenco

  • Samguksagi(三國史記) : Historio de la Tri Regnoj
  • Samgukjusa(三國遺事) : Memorado de la Tri Regnoj
  • Gorjosa(高麗史) : Historio de Gorjo
  • Gorjosaĵoljo(高麗史節要) : Epitomo de Historio de Gorjo