* 정혜공주와 정효공주는 둘 다 발해의 제3대 국왕인 문왕 대흠무의 딸로, 각각 묘지석이 발견되었는데 내용이 거의 동일하다는 특징이 있다. 효의황후는 같은 문왕의 아내이고, 순목황후는 제9대 간왕 대명충의 아내이다. 두 황후의 묘지석은 발해의 국가적 위상을 잘 보여주는 결정적 증거이나, 중국에서 발견된 이래 아직까지도 전체 내용을 공개하고 있지 않다.

| Ĝonghje(貞惠) Princino (738~777) | Ĝonghjo(貞孝) Princino (757~792) |
| Ŝi estas la dua filino de nia reĝo(大興寶曆孝感金輪聖法大王, la reĝo Mun(文王), De Hummu(大欽茂)). | Ŝi estas la kvara filino de nia reĝo(大興寶曆孝感金輪聖法大王, la reĝo Mun(文王), De Hummu(大欽茂)). |
| La lando pli progresis kaj disvolviĝis sub la regadoj de ŝia avo kaj patro. … | |
| Ekde kiam ŝi estis juna, ŝi jam estis fama pro sia prudeco. Ŝi estis tiel bela kiel similis al floro, tiel kapabla kiel superis aliajn, kaj tiel ĝentila kiel ŝajnis jado. Instruita de instruistino, ŝi ĉiam estis gracia kaj ĝuis librojn kaj artojn. Krome, ŝii estis saĝa kaj parolis bone, do fine edziniĝis kun bunegulo. Kiel bona partnero de sia edzo, ŝi agis elegante kaj prudente. Ili paro harmoniis bone. … | |
| Tamen, kiu povus scii, ke ŝia edzo antaŭe mortos? Eĉ ankaŭ ŝia juna fileto mortis tro frue. … | Tamen, kiu povus scii, ke ŝia edzo antaŭe mortos? Eĉ ankaŭ ŝia juna filineto mortis tro frue. … |
| Pro tio ŝi ege ploris kaj tre malĝojis. … | |
| Ha, ŝi forpasis la dek kvaran de somera aprilo en la kvara jaro de Borjok(寶曆), kiam ŝi estis kvardek jaraĝa. Ŝi nomumiĝis la princino Ĝonghje(貞惠). Kaj ŝi entombiĝis en okcidenta ebenejo de Ĝinrung(珍陵) la dudek kvaran de vintra novembro en la sepa jaro de Borjok. | Ha, ŝi forpasis la naŭan de somera junio en la kvindek sesa jaro de Dehung(大興), kiam ŝi estis tridek ses jaraĝa. Ŝi nomumiĝis la princino Ĝonghjo(貞孝). Kaj ŝi entombiĝis en okcidenta ebenejo de Jomgok(染谷) la dudek okan de vintra novembro en la sama jaro. |
| La imperiestro lamentis tiel ege, ke li suspendis ĉiujn oficialajn kunvenojn kaj ankaŭ ĉesigis muzikojn. Kaj li ordonis al oficistoj tre sincere funebri. … Jen la ŝtono, sur kiu entranĉiĝis la subaj skribaĵoj por memori ŝin. | |
| La unua. La meritoj de ŝiaj prapatroj brilegis pro ilia plivastigo de la lando. … Kaj ŝia patra reĝo, kiu longe vivas, estas kiel bonega tiel la famaj antikvaj reĝoj. | |
| La dua. Dum ŝi kreskis, ŝi estis tre bela, saĝa, kaj inteligenta. Ŝi fariĝis bona ekzemplo en la palaco, kaj indis kiel pli maljuna fratino por la pli juna kronprinco(東宮, De Gŭinglim(大宏臨), kiu mortis ankaŭ june). … | |
| La tria. … Edziniĝinte kun bunegulo, ŝi bonfamiĝis, kaj ili iĝis bona paro. | |
| La kvara. Ŝia edzo antaŭe mortis kaj ŝi restis sola, sed ŝi neniam perdis fidelecon al li. … | |
| La kvina. … Ankaŭ ŝi tro frue forpasis. Post la funebro, ŝia animo supreniris ĉielen kaj aliaj homoj reiris hejmen. Nun tie aŭdiĝas nur malĝojaj sonoj. | |
| La sesa. … Ŝia tombo troviĝas apud sinua rivero kaj alta monto. Kiom da tempo la tombo povos postvivi, kaj kiam venos lumo en ĝin finfine? Ĉirkaŭe estas multe da maljunaj arboj kaj densa nebulo. Post kiam la pordo de la tombo fermiĝas, nur vanteco kaj malgajeco suramasiĝos. | |
- Hjoŭi(孝懿) Imperiestrino (?~775)
… Hjoŭi Imperiestrino … kies familinomo estas Han(韓), estas edzino de la reĝo Mun(文王, De Hummu(大欽茂)). … La kvinan de la ▨a monato en la dua jaro de Borjok(寶曆), ŝi forpasis. La dudek kvaran de oktobro en la sama jaro, ŝi entombiĝis en Ĝinrungde(珍陵臺). …
- Sunmok(順穆) Imperiestrino (?~819(?))
Sunmok Imperiestrino de Balhe Regno … kies familinomo estas Te(泰), estas edzino de la reĝo Gan(簡王, De Mjongĉung(大明忠)). … La dudek kvaran de aprilo en la dua jaro de ▨▨, ŝi forpasis en Buljisanŭon(不易山原) de Sianbei(鮮卑, Xiānbēi, norda nomadaro). … La dek kvinan de julio en la dek dua jaro de Gonhung(建興) laŭregule ŝia korpo estis portita al ▨rung(▨陵).
'Semajna Historio' 카테고리의 다른 글
| 국제어로서의 영어와 소멸위기의 에스페란토 (0) | 2026.04.02 |
|---|---|
| (모두루묘지) La Entombŝtono de Moduru (0) | 2026.03.26 |
| (충주고구려비) La Monumento de Gogurjo en Ĉungĝu (0) | 2026.03.25 |
| (광개토왕릉비) La Steleo de la reĝo Gŭanggeto (0) | 2026.03.24 |
| TAMLA(耽羅), la Sendependa Mara Regno (0) | 2026.03.11 |