Gansu estis de Ĵunŭongjong(中原京, nuna Ĉunĝu(충주) urbo). Lia patro estis Sokĉe(昔諦), kies rango estis Nama(奈麻, la dek unua el oficaj rangoj de Sinla) en Sinla. Iam la patrino de Gansu sonĝis pri homo kies kapo havis kornon, poste ŝi gravediĝis kaj naskis la bebon kiu havis altan oston sur la dorsokapo. Sokĉe kunprenis sian filon al tiama saĝulo. “Ĉi tiu knabo havas tian kranion. Kion vi pensas?”..