Semajna Historio

TERPOMO(감자) de Kim Dong-In(김동인)

위클리 히스토리 2026. 2. 9. 17:01

Malpaco, adulto, murdo, ŝtelo, almozo, puno. Antaŭ kiam Boknjo kaj ŝia edzo venis al la malriĉulejo ekster Ĉilsong-pordego(칠성문) de Pjonjang-kastelo(평양성), kiu estas la origino de ĉiaj tragedioj en la mondo, ilia klaso estis kamparano.

 

Kvankam ŝia familio estis malriĉa kiam ŝi estis juna, ŝi kreskis bone kaj sincere. Antaŭa strikta disciplino jam malaperis ĉar ilia klaso falis al kamparano, sed ĉiaokaze en ŝia familio iom pli saĝa kaj strikta disciplino ol en aliaj kamparanoj ankoraŭ restis. Ankaŭ Boknjo, kiu kreskis sub tia familia medio, nude naĝis en rivereto somere kaj naive kurludis en la vilaĝo vestita pantalonon anstataŭ jupon same kiel aliaj knabinoj, tamen en ŝia koro senkonscie estis ia timo pri moralo.

 

Kiam ŝi estis dek kvin jaraĝa, vendite kontraŭ 80 Ŭonoj(원) ŝi edziniĝis kun vidvo en la vilaĝo. Ŝia novedzo, kiu aspektis malnova ol nova, fakte estis dudek jarojn pli aĝa ol ŝi. Lia patro origine estis riĉa kamparano, kiu havis sian propran bienon, sed poste lia filo malŝparis la testamentaĵon iom post iom kaj fine foruzis la restan monon por edziĝi kun ŝi. Li estis ege pigra. Kvankam maljunuloj en la vilaĝo pruntis al li farmbienon, li nur semis kaj malzorgis ĝin, kaj aŭtune rikoltis maldiligente kaj dirante ke “ĉi-jare la rikolto estas tro malsukcesa” tenis tiun rikoltaĵon sen pagi luprezon al bienulo. Tial li devis labori por novaj aliaj bienuloj ĉiujare dum kelkaj jaroj, sekve miskreditiĝis de la vilaĝo.

 

Dum tri aŭ kvar jaroj post edziniĝo, Boknjo fartis iamaniere pro la helpo de ŝia patro, sed li, kiu estas posteulo de bonklaso, ekmalŝatis sian bofilon. La geedzoj perdis ankaŭ krediton de la gepatroj.

 

Ili diskutis pri diversajn rimedojn, sed vane, kaj sencele eniris en Pjonjang-kastelon por taglaboro. Tamen sendube eĉ taglaboro estis senhelpa al pigra li. Li iris al Dedong-rivero(대동강) kun manportilo kaj nur rigardadis la riveron la tutan tagon, do kompreneble lia taglaboro neniam sukcesis. Post tiaj kelkaj monatoj, ili bonokaze povis prunti dometaĉon de iu domo.

 

Sed ili estis forpelitaj de eĉ tiu domo post nelonge. Ĉar kvankam Boknjo diligente helpis mastrumadon de tiu domo, ŝia edzo ankoraŭ estis mallaborema. Ĉiutage ŝi puŝis sian edzon, sed lia malbona kutimaĉo ne korektiĝis.

 

“Bonvole metu la sakon de rizo flanken.”

“Mi nun sentas min dorma, vi metu ĝin.”

“Vi diris ke mi metu ĝin?”

“Vi jam estas dudek jaraĝa, sed kial vi ne povas?”

“Ho, ve! Mi mortiĝos!”

“Virinaĉo, kion vi.”

 

Ĉi tia kverelo daŭris, kaj finfine ili estis forpelitaj ankaŭ de tiu domo.

 

Kien ili povos iri? Ili senhelpe deŝoviĝis al eĉ la malriĉulejo ekster Ĉilsong-pordego.

 

Ĉiuj homoj, kiuj envenis en tiun vilaĝaĉon kaj loĝis tie, estis almozpetistoj, kaj iliaj kromlaboroj estis ŝtelo, (reciproka) prostitucio, kaj ĉiaj timigaj malpuraj krimoj. Ankaŭ Boknjo ne povis ne almozpeti.

 

 

 

Tamen kiu vole almozdonos al tia juna dek-naŭ jaraĝa virino?

 

“Kial junulino kiel vi almozpetas?”

 

Ĉiam kiam ŝi pretekstis diversajn kialojn, ekzemple ke ŝia edzo estas mortanta pro malsano, sed ŝia klarigo ne povis konvinki la civitanojn de Pjonjang, kiuj jam alkutimiĝis al tiaj pretekstoj. Ili geedzoj estis unu el la plej malriĉaj homoj eĉ ekster Ĉilsong-pordego. El tiuj malriĉuloj, iu homo, kiu povas lukri bone, gajnis unu Ŭonon kaj sepdek aŭ okdek Ĵonojn(전) unutage. Ekstreme, alia homo, kiu eliris por labori vespere, revenis kun kvar cent Ŭonoj tiu nokte kaj malfermis sian propran tabakovendejon ĉirkaŭe.

 

Boknjo estis dek naŭ jaraĝa. Ŝia vizaĝo estis eĉ bela. Se ankaŭ ŝi kutime laborus en la domo de iu, kiu lukras bone, ŝi povus gajni kvindek aŭ sesdek Ĵonojn ĉiutage. Sed ŝi ne povis fari tian laboron, ĉar ŝi kreskis en la familio de bonklaso.

 

La geedzoj ankoraŭ fartis senmone. Ili ofte malsatiĝis.

 

Amaso da pinraŭpoj infestiĝis en la pinarbaro de Giĵa-tombo(기자묘). Tiam, la registaro de Pjonjang decidis dungi la virinojn de la malriĉulejo ekster Ĉilsong-pordego kiel taglaboristinojn por kapti tiujn pinraŭpojn (kaj samtempe por bonfarto de malriĉuloj).

 

Ĉiuj virinoj de la malriĉulejo volis aliĝi al tio, sed nur ĉirkaŭ kvindek estis selektitaj. Boknjo estis unu el tiuj selektitoj.

 

Ŝi klopodis kapti tiujn pinraŭpojn. Uzante ŝtupetaron ŝi grimpis pinarbon, kaptis ilin per prenilo kaj enmetadis en vermicidan likvon, do tiel ŝia likvujo rapide pleniĝis. Ĉiutage la laborpago de 32 Ĵonoj envenis en ŝian manon.

 

Tamen, dum kelkaj tagoj, ŝi rimarkis unu strangan situacion. Ĝi estis ke pli ol dek junaj virinoj ne provis kapti pinraŭpojn, sed ĉiam babilis, ridis, kaj ludis. Krome, ili gajnis eĉ pli da 8 Ĵonoj ol aliaj laboristinoj.

 

Estis nur unu kontrolisto, sed eĉ li toleris ke ili ludas, plie de tempo al tempo ankaŭ li ludis kun ili kune.

 

Unutage, kiam kaptinte pinraŭpojn estis tempo tagmanĝi, ŝi malsupreniris de arbo kaj finis manĝi, kaj kiam ŝi denove supreniros, la kontrolisto venis al ŝi.

 

“Boknjo, hej Boknjo.”

“Kial vi vokas min?”

 

Ŝi remetis siajn likvujon kaj prenilon, kaj turnis sin.

 

“Jen, venu.”

 

Ŝi alproksimiĝis al li senvorte.

 

“Nu, vi…… Ĉu vi ne volus iri malantaŭen?

“Por kio?”

“Nu, se vi irus…….”

“Ni iru kune, fratulinoj.”

 

Ŝi turnis sin denove, kaj kriis al aliaj fratulinoj.

 

“Ankaŭ vi iru kune.”

“Mi ne volas. Vi duope iros por amuziĝi, sed kial mi iros kune?”

 

Ŝia vizaĝo ruĝiĝis kaj turnis sin al la kontrolisto.

 

“Ni iru.”

 

Li ekiris. Boknjo klinis sian kapon kaj postiris lin.

 

“Boknjo estus bonŝanca.”

 

Ĉi tian krion ŝi aŭdis. La klinanta vizaĝo de Boknjo pli ruĝiĝis.

 

De tiu tago, ankaŭ ŝi fariĝis unu el tiuj, kiuj ne laboras kaj gajnas pli da mono.

 

 

 

La vidpunkto pri moralo aŭ vivo de Boknjo ŝanĝiĝis de tiam.

 

Ŝi neniam imagis, ke ŝi ekrilatos al alia viro. Ŝi pensis, ke ĝi estas la afero de bestoj, ne de homoj. Ŝi sciis, ke se iu farus tion, tiu mortus.

 

Tamen, kie ĉi tia stranga afero okazos denove? Se ankaŭ mi, kiu estas homo, faris tion, tio ne estis afero, kiun homoj ne povas fari. Krome, eĉ kiam ne laboras, mi povas gajni pli da mono kaj havi tensian plezuron, kaj ĝi eĉ estas pli agrabla ol almozpeti…….

 

Laŭ japana proverbo, nur ĉi tio estas tiel bona kiel la triolo(삼박자). Ĉu ĉi tio ĝuste ne estas la sekreto de vivado? Plie, de ĉi tiu afero, ŝi akiris ian memestimon kvazaŭ ŝi unuafoje fariĝis unu persono.

 

De tiam, ŝi komencis ŝminki sian vizaĝon iom post iom.

 

 

 

Unu jaro pasis.

 

La arto de vivado de Boknjo progresis pli bone. Nun ili geedzoj ne plu bezonis farti malriĉe.

 

Ŝia edzo ridadis kuŝante sur la planko, kvazaŭ ĉi ĉio estas bona.

 

Ŝia vizaĝo plibeliĝis.

 

“Mia kara, hodiaŭ kiom da mono vi gajnis?”

 

Boknjo respondis ĉi tiele vidante malriĉulon, kiu ŝajnas gajni multe da mono.

 

“Hodiaŭ mi ne gajnis tiom da mono.”

“Kiom?”

“Nur dek tri aŭ kvar Njang(냥).”

“Vi gajnis multe. Vi pruntu al mi kvin Njang.”

“Sed hodiaŭ mi…….”

 

Dirante ion, Boknjo baldaŭ kuris al li kaj tenis lian brakon.

 

“Se mi eltrovos, vi devas prunti.”

“Fi! Ĉi tiu virino ĉiam faras tion. Jen, mi pruntos al vi. Anstataŭe… vi scias, ĉu ne?”

“Mi ne scias, hahaha.”

“Se vi ne scias, mi ne donos.”

“Jes, mi nun certe scias.”

 

Ŝia personeco progresis ĉi tiom.

 

 

 

Aŭtuniĝis.

 

Virinoj de la malriĉulejo ofte iris kun korboj al la legomejoj de ĉinoj ekster Ĉilsong-pordego por ŝteli terpomojn(aŭ batatojn) kaj brasikojn nokte en Aŭtuno. Ankaŭ Boknjo bone ŝtelis terpomojn.

 

Unu nokton, kiam ŝi sukcesis ŝteli unu korbon da terpomoj kaj ekstariĝis por reveni, nigra ombro malantaŭ ŝi subite tenis ŝin. Li estis sinjoro Ŭang, kiu estas ĉina luanto de tiu legomejo. Boknjo nur klinis sian kapon, rigardis sian piedojn kaj povis diri nenion.

 

“Ni iru al mia domo.” diris sinjoro Ŭang.

“Se vi volus, fi, kial mi ne povus.”

 

Boknjo turnis sian kokson, levis sian kapon, kaj tenante sian korbon postiris sinjoron Ŭang.

 

Post unu horo, ŝi elvenis el la domo de sinjoro Ŭang. Kiam ŝi ĝuste eniĝis en vojon el la legomejo, neatendite iu malantaŭ ŝi vokis ŝin.

 

“Ĉu vi ne estas Boknjo?”

 

Boknjo turnis sin kaj vidis kiu tiu estas. Tie la virino, kiu loĝas apud ŝia domo, elvenis kun korbon palpante malhelan legomejan sulkon.

 

“Vi, fratino, ĉu ankaŭ vi eniris?”

“Ĉu ankaŭ vi?”

“En kies domo vi estis?”

“Mi? Estis en la domo de sinjoro Nuk. Kaj vi?”

“Mi, de sinjoro Ŭang…… Kiom da mono vi gajnis?”

“Sinjoro Nuk, kia avarulo. Nur tri brasikoj…….”

“Mi gajnis tri Ŭonojn.” respondis Boknjo fiere.

 

Post dek minutoj, ŝi ridis rakontante al sia edzo la aferon kun sinjoro Ŭang. Estis tri Ŭonoj antaŭ ili.

 

 

 

De tiam sinjoro Ŭang ofte vizitis Boknjon.

 

Kiam ajn li silente sidis en ŝia domo, ŝia edzo perceptis la senton kaj favore eliris. Post kiam sinjoro Ŭang foriris, ili geedzoj ĝojis pro gajno de unu aŭ du Ŭonoj.

 

Boknjo iom post iom ĉesis vendi sian rideton al almozuloj en la vilaĝo. Kiam sinjoro Ŭang estis tro okupita, ŝi mem vole vizitis lian domon.

 

Tiuj geedzoj fariĝis riĉuloj en ĉi tiu malriĉulejo.

 

 

 

La vintro de tiu jaro pasis kaj alia printempo venis.

 

Sinjoro Ŭang aĉetis iun fraŭlinon kontraŭ 100 Ŭonoj por edziĝo.

 

“Fi.”

 

Boknjo rikanis.

 

“Boknjo, vi certe estas ĵaluza.” diris virinoj en la vilaĝo, sed ŝi nur rikanis ree.

 

Ĉu mi estas ĵaluza? Ĉiufoje ŝi forte neis. Tamen nigra ombro en ŝia koro estis neevitebla.

 

“Sinjoro Ŭang, kia malbona viraĉo, mi rigardados vin.”

 

La tago, kiam sinjoro Ŭang alportos la novan fianĉinon, proksimiĝis. Li tondis sian longan hararon, pri kiu ĝis nun li fieris. La onidiro, ke ĝi estis postulo de lia nova fianĉino, disvastiĝis.

 

“Fi.”

 

Boknjo ankoraŭ rikanis.

 

Fine estis la tago, kiu la nova edzino venos. Veturante sur bele ornamita man-veturilo, ŝi atingis la domon de sinjoro Ŭang, kiu troviĝas inter la legomejoj ekster Ĉilsong-pordego.

 

Ĝis kiam la nokto profundiĝis, en la domo de sinjoro Ŭang ĉinoj kunvenis kaj ege amuziĝis kun nekutimaj kantoj kaj muzikaj instrumentoj.

 

Boknjo kaŝis sin en la angulo de tiu domo kaj subaŭskultis ĉion el la ĉambro kun timigaj okuloj.

 

Aliaj ĉinoj respektive reiris hejmen ĉirkaŭ la dua horo. Rigardinte ke ili reiras, Boknjo eniris la domon de sinjoro Ŭang. Ŝia vizaĝo estis ŝminkita.

 

La novaj geedzoj rimarkis ŝin kaj surpriziĝis. Rigardaĉante ilin per timigaj okuloj, ŝi aliris al sinjoro Ŭang kaj tenis lian brakon. El ŝia lipo, stranga rideto elfluis.

 

“Nun, ni iru al nia domo.”

 

Sinjoro Ŭang povis paroli nenion. Nur liaj okuloj sencele moviĝis. Boknjo denove skuis lin.

 

“Ho, ni iru.”

“Nu, neeblas, ĉar mi havas aferon ĉi-nokte.”

“Kian aferon meze de la nokto.”

“Sed mian aferon…….”

 

La stranga rideto sur la lip de Boknjo malaperis momente.

 

“Ĉi tiu virinaĉo.”

 

Ŝi piedbatis la kapon de la nova edzino.

 

“Hej, ni iru, ni iru.”

 

Sinjoro Ŭang ege tremis. Li forte demetis la manon de Boknjo.

 

Ŝi falis. Sed baldaŭ denove stariĝis. Kiam stariĝis, ŝi havis iun serpon en sia mano.

 

“Ĉi tiu ĉinaĉo, mortu, mortu, vi batis min! Fiulo, ho ve, mortigos min.”

 

Ploregante ŝi svingis la serpon. En la domo de sinjoro Ŭang, kiu sole staras inter la legomejoj ekster Ĉilsong-pordego, sanga batalo okazis. Tamen tiu batalo baldaŭ trankviliĝis. La serpo en ŝia mano estis detirita de li, kaj Boknjo kuŝis kun sango elfluanta de sia kolo.

 

 

 

Ŝia kadavro ne estis portita al tombejo eĉ dum tri tagoj. Sinjoro Ŭang plurfoje vizitis ŝian edzon. Ankaŭ li kelkfoje vizitis sinjoron Ŭang. Estis ia intertrakto inter ili. Tri tagoj jam pasis.

 

Meze de la nokto la kadavro de Boknjo estis portita el la domo de sinjoro Ŭang al la domo de ŝia edzo.

 

Kaj tri homoj sidis ĉirkaŭ la kadavro. Unu estis la edzo de Boknjo, la alia sinjoro Ŭang, kaj la lasta iu orientkuracisto. Sinjoro Ŭang senvorte elprenis sian monujon, kaj donis al la edzo de Boknjo tridek Ŭonojn. Ankaŭ la orientkuracisto estis donita dudek Ŭonojn.

 

En la sekvanta tago, Boknjo estis portita al la tombejo laŭ la diagnozo de la orientkuracisto, ke ŝi mortis pro apopleksio.

'Semajna Historio' 카테고리의 다른 글

TAMLA(耽羅), la Sendependa Mara Regno  (0) 2026.03.11
오늘날 에스페란토와 그 현실  (2) 2026.02.23
Esperanto-Angla Vortareto  (3) 2026.01.17
Ĉevalo en Korea Historio  (0) 2026.01.06
Milita Taglibro de Ji Sunsin (亂中日記)  (0) 2025.12.30